PIV 2020 · 8235
kondukt/i
kondukt/i (tr) ☐ (pp materialo) Esti trapasebla per iu formo de energio: fero bone konduktas varmon, elektron.
kondukta ☐ Rilata al kondukto.
kondukto ☐ La povo kondukti varmon aŭ elektron.
konduktaĵo ⏚ Kunaĵo de du aŭ pluraj konduktiloj, per kiu oni kunigas elektrajn aparatojn: fiksa, movebla konduktaĵo; kablo estas speco de konduktaĵo. ☞ lineo.
konduktanto ☐ Materialo aŭ korpo, kiu bone konduktas varmon, elektron, sonon k aliajn formojn de energio.
duonkonduktanto ☐ Substanco, havanta konduktivon inter tiu de izolanta substanco k tiu de konduktanto. ☞ diodo, junto, transistoro.
superkonduktanto ☐ Materialo kun nefinia konduktivo: iuj substancoj iĝas superkonduktantoj sub specifa temperaturo.
konduktilo ⏚ Unuopa metala drato aŭ ŝnuro, izolita aŭ nuda, uzata por kondukti kurenton: oni distingas superteran aŭ subteran konduktilon (kablon), unuopan, duopan aŭ triopan konduktilon, tieniran aŭ returnan, endoman aŭ eksterdoman konduktilon, plendratan aŭ fibr(um)itan konduktilon, neŝirmitan aŭ kirasitan konduktilon.
nutra konduktilo ⏚ (pp elektroenergia reto) konduktilo, konektanta centran stacion aŭ substacion al punktoj de la distribua konduktilaro k ne havanta lineojn de konsumantoj.
ŝnurkonduktilo ⏚ Fleksebla kupra konduktilo, plej ofte duopa aŭ triopa, envolvita per kaŭĉuko k teksfadenoj k ekstere prezentanta aspekton de ŝnuro aŭ kordono; ĝi servas por konekti elektran aparaton aŭ lampon al kontaktoskatolo.
plilongiga ŝnurkonduktilo ⏚ Konduktilo, ekipita ĉe unu ekstremaĵo per (duopa) ŝtopilo, ĉe la alia per (duopa) kuplilo (ŝtopilingo) k servanta por plilongigi la ŝnurkonduktilon de aparato.
ŝnurigita konduktilo ⏚ Konduktilo, farita el pluraj maldikaj dratoj, kiuj estas permutitaj (torde) kune.
konduktilaro ⏚ Konduktolineo, kunmetita el du aŭ pluraj konduktiloj, konektitaj serie.
konduktiva. Kapabla kondukti: konduktiva materio.
konduktivo ☐ Konduktopovo; inverso de rezistivo; simb.: σ.
fotokonduktiva (pp substanco) Tia, ke ĝia elektra konduktivo varias laŭ la intenso de enradiata lumo.