PIV 2020 · 2253
★brust/o
★brust/o
1 ❤ La antaŭa parto de la homa korpo, de la kolo ĝis la ventro, kie sidas la mamoj k en kiu sidas la pulmoj: la virinoj nudigadis sian malmodestan bruston Z; kava brusto Z (de maljunulino); ŝi ĝemas k la bruston al si batas Z (signo de pento); ŝi klinis sian kapon sur sian bruston Z; brusto raŭkiĝanta k mortanta Z; sur mia brusto ruĝetaj duoncirkloj memorigas pri ŝia plezur’ W; esti malforta je la brusto (pulmomalsana). ☞ busto, sino, torso. ➞ brustokaĝo.
2 Tiu spaco inter la brakoj, rigardata kiel vartejo: portu ĝin sur via brusto, kiel portas nutristino suĉinfanon X; infano, kiu povis nur ĉe ŝia brusto serĉi ripozon Z; (f) dorloti serpenton sur sia brusto Z; la fatala ŝtuparo, per kiu mi devis supreniri al la brusto de Abrahamo Z (en postmortan ripozejon); vivi kiel ĉe la brusto de Dio Z (en paradizo).
3 (f) Tiu korpoparto, rigardata kiel la sidejo de sentoj: ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto k kapo Z; pezaj zorgoj premas mian bruston Z; tiaj pensoj emociis la bruston de la birdo Z; en ĉiu brusto estas sia gusto Z.
4 Tiu sama korpoparto ĉe iaj bestoj: brusto de ĉevalo, de hundo.
5 Tiu parto de homa vesto, kiu kovras tiun korpoparton: brusto de surtuto Z, de redingoto.
brusta. Rilata al la brusto: brusta perimetro; brusta inflamo, tuso.
brustaĵo 🍴 La responda parto de besto, detranĉita k preparita kiel manĝaĵo: bovida farĉita brustaĵo; ŝafida brustaĵo kradrostita.
brustosto. Sternumo.
ĉebrusto. La mamoj (kutime virinaj).
surbrustaĵo ב Kulta ornamaĵo de la ĉefpastro.