← Reen al B

PIV 2020 · 2254

★brut/o

brut/o
Besto grege bredata: la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, sur la ĉevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj k sur la ŝafoj X; vi povas manĝi el ĉiuj brutoj, nur ĉi tiujn ne manĝu […] la hirakon, la leporon k la porkon X; gardi brutojn li scipovis Z; grandaj, malgrandaj brutoj; ili enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj Z.
(f) Homo, gvidata nur de siaj instinktoj: silentu, vi malnobla bruto! B; li ĉion rigardis sensente kiel bruto.
bruta
Rilata al bruto(j): bruta bredado.
(f, pj) Simila al tiu de bruto: kvazaŭ amo estus io pli, ol procedo por la kontentigo de bruta volupta deziro Z; drinkejo, kie regis bruta gajeco Z.
brutaro
Tuto de la diversaj brutoj en unu loko.
Grego.
bruteco. Instinkta senprudenteco.
brutido. Ido de bruto: tion oni devas fari ĉe brutido el ŝafoj aŭ kaproj X.
brutigi. Igi iun kvazaŭ bruto: alkoholo brutigas eĉ inteligentulojn.
brutisto. Gardisto de brutoj.
ŝarĝobruto. Bruto, uzata por transporti pezajn ŝarĝojn.