← Reen al G

PIV · 5432

greg⁶o

greg6o. Aro da samspeciaj bestoj kune vivantaj: li pelis antaŭ si tutan gregon da bovoj k bovinoj Z; mi frapos la paŝtiston k la ŝafoj de la grego diskuros N; (f) ne timu, malgranda grego, ĉar plaĉis al la Patro doni al vi la regnon N; la nobeloj traktis ilin kiel gregon. herdo, brutaro, paŝtataro.
grega. Rilata al grego: grega instinkto.
gregejo. Loko, kie oni gardas gregon: kiel grego en gregejo X.
kungregiĝi. Kuniĝi farante gregon: (f) ĉe tia informo la pasantoj kungregiĝis antaŭ la palaco.