PIV · 14236
sin⁸o
sin8o
1 Tiu parto de la vesto, kiu kovras la bruston, k kiu, ĉe la antikvuloj, servis kiel poŝo: li metis sian manon en sian sinon X; li kaŝis ĝin en la sinon de sia robo; ĉu iu povas teni fajron en sia sino, tiel ke liaj vestoj ne brulu? X.
2 Homa brusto, rigardata kiel formanta kun la brakoj aŭ la femuroj ian varman ŝirmejon: ĉe onklino ekpendinte per ambaŭ brakoj sur la sino G; la infano karese nestis en ŝia sino; premi sian edzinon sur sian sinon; li estis forportita de anĝeloj sur la sinon de Abraham N; lia ŝafeto sur lia sino dormadis X; (f) brasiko per sino humida kovras elektitajn pecojn de viando G.
3 (f) Interno, meza parto de io, rigardata kiel la plej sekreta aŭ intima: en la sino de sia familio, de la eklezio; la sino de la Patro N; redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron! X; (f) kion kaŝas en sia sino la estonteco?