PIV · 14237
sinagog²o
sinagog2o ב
1 Juda kolektiĝo de fideluloj, kun organizitaj religiaj observoj k instruado: Saulo petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko N; la administrantaro de la sinagogo Z; (ironie) tiuj, kiuj nomas sin Judoj, sed ne estas tiaj, sed sinagogo de Satano N.
2 Loko, kie kunvenas tia kolektiĝo: tiu malsupra parto de la sinagogo, kie preĝas la viroj Z; la pli malnova sinagogo ne plu ekzistas Z.