← Reen al P

PIV · 11843

★pastr/o

pastr/o Θ Homo, elektita aŭ agnoskita de eklezia hierarkio aŭ de religia komunumo, por plenumi la ceremoniojn de kulto: katolika, protestanta, budhana pastro; pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj Z; de profeto ĝis pastro ili ĉiuj faras malhonestaĵojn X; [li] ricevis oficon de pastro Z; beno de pastro Z; venas en procesio pastroj Z; ĉiu hebreo estas pastro. kleriko, sacerdoto, ordino, monaĥo, bonzo, bramano, imamo, koheno, pastoro.
pastra. Rilata al pastro: pastra servado; pastra preĝo Z, prediko Z.
pastri (ntr) Esti pastro: li pastras en la ĉirkaŭurbo.
pastraro. Tuto de la pastroj en iu urbo, regiono, lando ktp.
pastreco. Funkcio de pastro.
pastriĝi. Iĝi pastro: en anglikana k protestantaj eklezioj virinoj povas pastriĝi.
pastrino. Virino, kiu pastras: li esprimas saluton al pastrino de Diano Z.
ĉefpastro
Honora titolo, donata al iaj pastroj en la katolika aŭ protestantaj eklezioj, kun diversaj privilegioj.
ekspastriĝi. Rezigni pri la pastreco.
kapelpastro. Pastro, pagata de kastelestro por ofici en ties kapelo.