PIV · 2252
brusoneti/o
brusoneti/o 🍁 G. (Broussonetia el morusacoj) de falfoliaj, dioikaj, laktosukohavaj arboj k trunkarbustoj kun dentaj, lobaj aŭ senlobaj folioj diversformaj ĉe la sama individuo; 7 sp-oj el tropika k subtropika Azio k 1 el Madagaskaro.
papera brusonetio. Sp. de brusonetio (B. papyrifera) kun grize feltaj junaj branĉoj, grandaj, raspe malglataj folioj k kun ŝelo, el kies basto oni produktas la «japanan» paperon; hejma en E Azio, kultivata, adventica aŭ ialoke eĉ kvazaŭhejma en Eŭropo. ➞ torinoko.