← Reen al M

PIV · 10641

★morus/o

morus/o 🍁
G. (Morus el morusacoj) de falfoliaj, monoikaj, laktosukohavaj arboj k trunkarbustoj kun plurformaj, dentaj k ofte lobaj folioj, kun malgrandaj floroj k kun fruktoj (kunmetaj ŝajndrupoj) aspektantaj kiel pli-malpli longformaj framboj; ĉ. 12 sp-oj el Azio k N Ameriko, pluraj kultivataj i.a. por ornamo, el kiuj la 4 sekvaj havas manĝeblajn fruktojn:
aŭstrala moruso (M. australis), el E Azio, vepreca arbeto aŭ trunkarbusto kun malhele ruĝaj fruktoj;
blanka moruso (M. alba), el C k E Ĉinio, kvazaŭhejma en Eŭropo k N Ameriko, arbo kun blanketaj, maturstadie violete rozaj fruktoj k kun folioj uzataj en la bredado de silkraŭpo (Bombyx mori);
nigra moruso (M. nigra), el mezvarma U Azio, arbo kun malhele ruĝaj, maturstadie preskaŭ nigraj fruktoj;
ruĝa moruso (M. rubra), el E Usono, arbo tre parenca al la blanka moruso, kun ruĝaj, maturstadie malhele purpuraj fruktoj.
👥 La frukto de moruso 1, precipe de nigra moruso.
morusarbo, morusujo. Moruso 1.
morusbero. Moruso 2.