PIV · 7075
★kaĝ/o
★kaĝ/o
1 Portebla loĝejo el metalfadenoj aŭ lignaj vergetoj, en kiu oni tenas vivajn birdojn aŭ malgrandajn bestetojn: kokina kaĝo; kia la birdo, tia la kaĝo Z; pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa Z; (f) kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri al la kaĝo! Z (rezigni pri libera vivo).
2 Portebla aŭ fiksa granda loĝejo el feraj stangoj k kradoj, por enfermi sovaĝajn bestojn aŭ homojn: leono en kaĝo B. ➞ kaverno, ursokavo.
enkaĝigi. Meti en kaĝon.
brustokaĝo ❤ (compages thoracis) Skeleto de la brusto, formita de la ripoj, sternumo k vertebraro. Sin. brustokorbo.
ludkaĝo. Malalta, faldebla ĉirkaŭbarilo, interne de kiu tre junaj infanoj povas sekure ludi k ekpaŝi. ☞ krablejo.