PIV · 7647
★kavern/o
★kavern/o
1 Natura profunda subtera kavo: A. enterigis sian edzinon en la duobla kaverno X. ☞ groto. ➞ kavernhomo.
2 Malsaneca kavo en organo: kavernoj de la pulmoj ĉe tuberkulozo; kaverno en arbo Z.
kaverna. Prezentanta kavernon: kaverna arbo Z, ŝtonego, dento, pulmo.
kavernaĉo. Malestiminda, malkomforta ĉambro aŭ domo.
kaverneto. Anfrakto.
kavernulo. Troglodito 1.
kavernoloĝa ☼ Animalo vivanta, i.a. reproduktiĝanta, en kaverno.