PIV · 6165
★hom/o
★hom/o
1 ♉ 💀 G. (Homo) de mamuloj, karakterizata de vertikala teniĝo, forte evoluinta cerbo k parolkapablo; ĝi ampleksas la fosiliajn sp-jn:
lerta homo (Homo habilis), de −2,5 ĝis −1,6 milionoj j, en Afriko;
rekta homo (Homo erectus k H. ergaster), de −1,9 ĝis −0,3 miliono j, en Afriko, Azio k Eŭropo;
saĝa homo (Homo sapiens), kiu en Eŭropo unue troviĝas sub la formo de neandertala homo (H. sapiens neandertalensis) k ĉ. −38 000 j estis anstataŭita de la homo de Kromanjono (H. sapiens sapiens), moderna homo, samspecia kiel la nuna homo: kavernloĝanta homo; la longkrania, larĝkrania homo; la mediteranea, la pigmea, la alpa homo; (analoge) suno, kiu disfandas la neĝan homon Z
2 Ano de tiu genro, rigardata kontraste al aliaj specioj: infano ne estas matura homo Z; Dio kreis la homon […] en formo de viro k virino X; laŭ la leĝoj k moroj homaj, virino ne estas homo, virino estas objekto Z; al hundo bastono, al hom’ leciono Z; homo proponas, Dio disponas Z; mi estas nur homo! (mi ne faras miraklojn); la Filo de homo N (Jesuo).
3 Individuo el tiu genro, rigardata kiel havanta apartajn ecojn: nun ŝi estas tuta homo Z; la plej danĝera homo – malbona in’ en domo! Z; kvankam reĝo, li estis tamen homo; kiom da homoj, tiom da gustoj Z; vesto homon prezentas Z; ĉiu homo amas sin mem Z; malfeliĉo ofte kunigas la homojn Z; homo bonkora X, kulpa X, kolerema X, malpia X, saĝa X, honesta X, malnobla X; granda homo Z; vi formetu la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj N.
4 Ano el tiu genro, rigardata kiel unuo inter multaj: vi ekstermos tiun ĉi popolon kiel unu homon X; du homoj povas pli multe fari ol unu Z; sur la bordo de la maro staris amaso da homoj Z; suferoj sufokas k homoj mokas Z; he! homoj! kaptu! tien kuris ŝtelistino! Z; da homoj piedirantaj estas malpli Z; jen mia homo de antaŭe! Z; ekstere atendas homo Z. ☞ persono, oni, iu.
5 Servisto, domano: mi ne kuraĝis sendi iun el miaj homoj Z; ili forsendis la sklavon de Abraham k liajn homojn X.
★homa. Rilata al homo: homa buŝo X, prudento X; homa svarmo Z; ne ĉiam daŭras homa sufero Z; la homaj sentoj; ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion Z; homa ordono X. ☞ humana.
homaro. La tuto de la homoj: Z. estis bonfaranto de la homaro; peko k eraro estas ecoj de l’ homaro Z; la bela sonĝo de l’ homaro Z; ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro Z.
homarano
1 Homo, konsideranta sin solidara kun la tuta homaro. ☞ internaciisto, kosmopolito, mondcivitano, sennaciulo.
2 Membro de la homaranismo: homaranaj kunvenoj Z, temploj Z, kalendaroj Z.
homaranismo. Politika-religia doktrino, iniciatita de Zamenhof por servi kiel ponto inter la liberpensuloj el ĉiuj komunumoj: la homaranismo estas celado al pura homeco k al absoluta intergenta justeco k egaleco Z. ☞ hilelismo, interna ideo.
hometo. Malalte kreskinta homo: malfeliĉa hometo! Z.
homido ב Homo, simbole konceptata: kio estas homido, ke Vi pensas pri li? X; Liaj palpebroj esploras la homidojn X. ☞ filo de homo.
homiĝado 💀 Tuto de la biologiaj k sociaj procezoj, kiuj ebligis la transiron de ankoraŭ besta praulo ĝis la moderna homo.
homino. Ino de la specio homo.
homedoj 💀 Familio (Hominidae) de primatoj, entenanta la ĉimpanzojn, la gorilojn k la homenojn.
homenoj 💀 Subfamilio (Homininae) de homedoj, ampleksanta la aŭstralopitekojn, la parantropojn, la fosiliajn k la nunan homojn.
homizi ⚗ (pp besta lakto) Industrie modifi, por ke ĝi laŭkonsiste estu kiel eble plej simila al la homa lakto.
homoideoj 💀 Superfamilio de primatoj (Hominoidea) entenanta tri familiojn: la gibonedojn, la orangutanojn k la homedojn.
homamo. Amo al la homoj: mi pro kristana homamo volas, ke […] Z.
homplena. Plena de homoj de loĝantoj, pasantoj ktp.
ĉiuhoma. Rilata al, koncerna je ĉiu homo sen diferenco de gento, nacio ktp.
interhoma. Koncernanta la rilatojn inter homoj.
komunehoma. Komuna al ĉiuj homoj: lingvo komunehoma Z.
kvazaŭhomo
1 Manekeno.
2 Ĉifonfiguro.
malhomo. Malhumana homo, monstro: hontu vi, malhomoj! Z.
nehoma. Fremda al la vera homo.
prahomo. La homo en sia primitiva stato.
senhoma. Neloĝata de homoj: la arbaraj senhomejoj de la interna Afriko Z.
senhomigi. Senigi je loĝantoj: pesto k milito senhomigis la tutan landon.
superhomo. Homo havanta eksterordinare superajn kvalitojn, kapablojn, povojn: Niĉeo anoncis la alvenon de la Superhomo; superhoma tasko.
grandhomeco. Eco de granda homo, noblanimeco: manio de grandhomeco Z.
multehoma. Homplena: la urbeto ne estas tre multehoma Z; formoj, kiuj post multehoma praktika uzado montriĝis nebonaj Z; tie estas tiel malvarme, multehome! Z.
afiŝhomo. Homo, kiu iras sur la stratoj, portante afiŝtabulon sur la dorso.
kavernhomo. Prahistoria homo.
pajlohomo. Persono, sub kies nomo alia negocas aŭ komandas.
ranhomo. Specialisto, kiu, ekipite per kaŭĉuka kombineo, spirmasko k aerujo, kapablas sin movi k labori sub la akvo dum iom longa tempo.