PIV 2020 · 6245
human¹a
human1a. Posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon, helpemon: oni ne povas esti justa, se oni ne estas humana; humana mastro, juĝisto; la humanaj idealoj. ☞ homama.
humaneco. Eco de io, iu humana: la profunda humaneco de Vergilio; trakti la venkitojn kun humaneco.
humanigi. Fari, ke iu, io estu humana: humanigi sovaĝulojn, militistojn; humanigi leĝon.
humanismo. Doktrino, serĉanta en la helenlatina civilizo la plej bonan rimedon por humanigi k klerigi la homaron. ☞ klasika, helenismo. ➞ homaranismo.
humanisma
1 Rilata al humanismo: la humanismaj studoj.
2 (evi) Rilata al la sociaj sciencoj, kontraste kun matematiko k natursciencoj.
humanisto. Fakulo, studanta la helenlatinan civilizon k la antikvajn klasikajn literaturojn: Germanujo, kiu estis iam la centro de la humanistoj Z. ☞ helenisto.
malhumana. Barbara, ne inda je la nomo de homo: la maŝina civilizacio estas esence io malhumana.