PIV 2020 · 5774
helen/o
helen/o Z. Ano de unu el la hindeŭropaj triboj, kiuj fiksiĝis en la regionoj ĉirkaŭantaj okcidente k oriente Egean maron: en tri jarcentoj la helenoj kreis ĉiujn valorojn de la okcidenta civilizacio. ☞ greko.
helena. Rilata al la helenoj: la helena lingvo, animo, filozofio, arto, scienco.
heleneco. La karaktero de la helenoj.
helenigi. Transformi, per la partopreno en la helena civilizacio: la tuta Proksim-Oriento ĝis Hindujo estis profunde helenigita.
helenismo
1 La tuto de la helena civilizacio: la helenismo certigis la suverenan dignon de la homa persono, trudante al la universo la homan mezuron.
2 = Aleksandrianismo.
3 Aparta dirmaniero de la helena lingvo.
helenisto
1 ♜ Greklingva judo el la diasporo.
2 Scienculo aŭ klerulo, studanta la helenan literaturon.
antaŭhelena. Ekzistinta antaŭ la 5a jc a.K. k influinta la helenan floradon: la antaŭhelena civilizacio de Kreto; antaŭhelena alfabeto.