PIV 2020 · 5773
helebor/o
helebor/o Z
1 Antikva nomo de diversaj plantoj, al kiuj oni atribuis la econ kuraci frenezon.
2 🍁 G. (Helleborus el ranunkolacoj) de venenaj plantoj –plurjaraj herboj k fal- aŭ daŭra-foliaj arbustetoj –kun simplaj aŭ mane kunmetaj folioj plejofte longpetiolaj, k kun floroj karakterizataj de 5 petalecaj sepaloj, verdaj aŭ okulfrape koloraj, k de 5−10 petaloj tre malgrandaj, tubformaj; 21 sp-oj, el Eŭropo k Azio, pluraj pororname kultivataj, i.a. la
nigra heleboro (H. niger), el Alpoj k Apeninoj, kiu floras dumvintre per blankaj – eksteraflanke ofte purpuraj – ornamaj floroj, k kies sekigitaj rizomoj k radikoj estas uzataj i.a. kiel paraziticido k insekticido. Sin. kristnaska rozo.
blanka heleboro 👥 Blanka veratro.