PIV 2026 · Artikolo 462

Aleksandrio

Litero A

Aleksandrio GEOG
1 havenurbo en Egiptujo, ĉe la bordo de Mediteraneo, fondita de Aleksandro la Granda, fama en la antikveco pro sia lumturo kaj sia biblioteko.
2 gubernio de Egiptujo. ĉefurbo: Aleksandrio 1
الإسكندريةal-Iskandariyya
aleksandrianismo BELE tre rafinitaj poezio kaj kulturo el la ptolemea epoko, poste imitita en Romo de la aleksandriaj verkistoj, ekz. Katulo. ➞ helenismo.