PIV 2020 · 6244
hum⁴o
hum4o
1 ☼ ⊕ Kompleksa miksaĵo de organikaj substancoj, devenantaj el la malkomponiĝo de mortaj, precipe vegetaĵaj organismoj de grundoj: humo troviĝas en la plej supraj tavoloj de grundo, kiujn ĝi brunigas aŭ nigrigas; huma horizonto.
2 👥 Plej supra, nigra aŭ bruna tavolo de grundo, tre riĉa je humo 1: la rokoj estas kovritaj de humo Z. ☞ grundo, mulĉo.
humiĝo. Estiĝo de humo.
humino Ⓚ Kompleksa miksaĵo de organikaj substancoj, el kiuj estiĝas humaj acidoj k aliaj substancoj de humo.
humaj acidoj Ⓚ Organikaj acidoj, ĉefaj konsistaĵoj de humo, devenantaj el la malkomponiĝo de celulozo k lignino.
folihumo. Humo el putrintaj folioj, uzata por termiksaĵoj en hortikulturo.