PIV 2026 · Artikolo 8179

kompoŝto

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. kompoŝti
  2. kompoŝtig/i
  3. kompoŝtuj/o
kompoŝto AGRI miksaĵo de malkomponiĝantaj restaĵoj de plantoj, eventuale kun aldono de kalko, tero kaj/aŭ minerala aŭ organika sterko, preparata de homoj kaj uzata por sterkado aŭ por plibonigo de grundoj: fari hejme (en la kuirejo aŭ sur balkono) kompoŝton, kiun oni mem uzos aŭ liveros al komunumaj ĝardenoj RTr ➞ humo.
kompoŝti tr sterki grundon per kompoŝto.
kompoŝtigi tr fari kompoŝton el io.
kompoŝtujo ujo, en kiu oni kompoŝtigas restaĵojn de plantoj: bioplasto disfalas pli rapide ol normala plasto kaj, se oni metas ĝin en kompoŝtujon, transformiĝas en nedanĝerajn karbondioksidon kaj akvon