PIV · 8178
★kompost/i
★kompost/i (tr) 📖 Reprodukti tekston, kunmetante la tipografiajn literojn necesajn por ĝin presi: komposti linotipe, permane. ➞ kompostareo.
kompostado. Agado de tiu, kiu kompostas.
kompostaĵo. Io kompostita: la presisto konservos la kompostaĵojn por la reeldono. ➞ blanklinio, fileo 3, galeo, kadrato, paĝo, spaceto.
kompostilo. Aparato, per kiu kompostisto permane aranĝas la tipojn en egalajn liniojn.
kompostisto. Tiu, kies metio estas komposti.
diskomposti Z. Malkunigi la tipojn.
fotokomposti. Reprodukti per maŝino tekston sur fotografa filmo.
fotokompostado. Ago fotokomposti: procedo de fotokompostado.
fotokompostilo. Maŝino por fotokomposti.
fotokompostisto. Tiu, kiu profesie fotokompostas.