PIV · 13425
revizi³i
revizi3i (tr)
I - Oficiale elnombri, kontrolante pri taŭgeco, legitimeco ks: oni reviziis la popolon, k montriĝis, ke tie estas neniu el la loĝantoj de Jabes X; revizii rekrutojn pri sanstato; revizii la pasaĝerojn de aviadilo el infektita lando.
II - Esplorkontroli, por malkovri eventualajn misojn k ilin korekti, i.a.
1 📖 Trarigardi prespretan tekston, por malkovri k korekti la erarojn: revizii manuskripton post la morto de la aŭtoro.
2 ⚖ Reekzameni juĝitan aferon laŭ plendo de unu el la partioj pri mankoj en la antaŭa proceso.
3 Ⓣ Esplori la staton de maŝino, farante la necesajn alĝustigojn k riparojn, por ke ĝi perfekte refunkciu: revizii motoron de aŭto, aviadilon, instalaĵon. ☞ varti 2.
III - Modifi, por adapti al nova situacio: revizii la konstitucion, la statuton, la kondiĉojn de traktato; revizii kodon, regularon B; revizii la kalkulon de pensio; (f) ĉe la lumo de tiu nova fiziko ni devas revizii ĉiujn niajn konceptojn pri la materio; revizii la politikan linion de la partio; revizii sian opinion pri la afero.
revizio. Ago de tiu, kiu revizias: policanoj faras revizion de ĉiu alvenanta ŝipo B; la revizio de la lastaj presprovaĵoj ne estis serioze farita; revizio de proceso far la apelacia kortumo; ĉiujara revizio de la aviadiloj; proceduro difinita por konstitucia revizio.
reviziismo. Tendenco aŭ movado, celanta revizii la konstitucion de iu lando, la fundamentojn de iu doktrino aŭ de establita idearo, precipe pri politiko.
reviziisto. Partiano de reviziismo.