PIV 2020 · 16435
★vart/i
★vart/i (tr) Gardi k prizorgi estulon, kiu bezonas helpon pro sia juneco, nefortikeco: varti bebon, hundeton; la infano priverŝadis sian floron k vartadis ĝin Z; mi vartadis ŝin, kiam ŝi estis ankoraŭ tre malgranda infano Z; ĝardeno aranĝita k vartata Z; bone vartata hejmo Z (de idiotoj). ☞ flegi.
2 Ⓣ Konstante prizorgi ekipaĵon ks, tenante ĝin en bona stato, ekz. per regulaj kontroloj k riparoj: varti aŭtomobilon. ☞ revizii II, 3.
varto, vartado
1 Zorga gardado de malforta estulo: por la vartado de beboj neniu povas anstataŭi iliajn patrinojn; (f) per tro multa varto malboniĝas la farto Z.
2 Tenado de ekipaĵo ks en bona stato: vartado de programaro, konstruaĵo; vartokontrakto.
vartejo. Domo, en kiu oni vartadas tre junajn infanojn, kiuj ankoraŭ ne vizitas lernejon.
vartisto, vartistino. Tiu, kiu profesie vartas: vi forkuris de via vartistino, ĉar ŝi minacis al vi per la vergo Z; (f) laboro, la konsolanto de suferantoj, la vartisto de tiuj, kiujn ĵetas tien k reen la ventegoj de la vivo Z.
kunvartito X. Tiu, kiu estis vartata de la sama virino, kiel la priparolato.