PIV · 4593
★fleg/i
★fleg/i (tr)
1 Prizorgi iun malsanan aŭ malfortan: tage k nokte ŝi flegis la malsanan infanon Z; virgulino flegu lin (maljunan Davidon) k dormu ĉe lia brusto X; li estis tre atente flegata. ☞ kuraci, varti.
2 Prizorgi ion kun amo: siajn florojn ŝi ne flegis Z; nobeloj flegantaj grandajn lipharojn G; flegi siajn versojn; (f) flegi sian popularecon; tiu teatro flegas la klasikan arton. ☞ bonteni.
flegado. Agado de iu, kiu flegas.
fleganto, flegantino. Tiu, kiu flegas pro helpemo, amo, kompato: ŝi fariĝis flegantino de la reĝo X; la Morto levis sin inter la infano en la lulilo k ĝia flegantino Z (la patrino).
manflegi. Manikuri.
piedflegi. Pedikuri.