PIV 2020 · 8878
★kurac/i
★kurac/i (tr) Prizorgi malsanulon, por provi redoni al tiu bonan sanon, aŭ almenaŭ pli elporteblan staton: estas tempo por mortigi, k tempo por kuraci X; oni ne kuracas sole per medikamentoj B; ili ne rimarkis, ke mi ilin kuracas X; li kuracis sin de siaj vundoj Z; unu vundo alian kuracas Z; (f) la vundojn de mia popolo ili kuracas per facilanimigo X; ŝuldon tempo ne kuracas Z. ☞ flegi, varti, sanigi.
kuraco. Ago, arto kuraci.
kuracado
1 Tuto de la prizorgoj pri difinita malsanulo, farataj de kuracisto: li ricevis severan kuracadon.
2 Prizorgado pri difinita malsanulo, farata de kuracisto per limigita kategorio de rimedoj: psikanaliza kuracado daŭras jarojn; varmakva, marakva, mineralakva kuracado; vaporkuracado; ripozkuracado. ☞ dieto, terapio. ➞ kuracarto, kuracoservo.
kuracato. Malsanulo, kiu estas kuracata de kuracisto: via kuracato estas mia konato Z. ☞ paciento, bangasto.
kuracejo. Loko, precipe de banurbo, kie oni kuracadas.
★kuracilo. Ĉia ilo uzata en kuracado (ekz. medikamento, fizika rimedo ktp): ĉia kuracilo estis bonvena por li, ĉu ia medicinaĵo, ĉu knabina koro.
★kuracisto, kuracistino. Persono, kiu, sukcese studinte medicinon, rajtas kuracadi malsanulojn: la kuracisto skribis recepton Z; kvartala, familia kuracisto; sentitola kuracisto; kuracisto, sanigu vin mem N; li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj, k Asa mortis X; virino, kiu kuracas, estas kuracistino Z.
kuracistaro. La tuto de la kuracistoj en urbo, regiono aŭ lando.
nekuracebla. Ne resanigebla.
ortofona kuracado Vd ortofona.
trinkokuraco. Kuraco per trinkado de termofonta akvo.