PIV · 3110
diet¹o
diet1o ⚕ Nutromaniero, obeanta difinitan regularon: akva (☞ fasto), lakta, vegetara, vianda dieto; mi ekkonis ĝian pli grandan indon en komparo kun la dieto miksita Z.
dietiko. Scienco pri la dietoj, k ilia terapia efiko.
dietisto, dietikisto. Specialisto pri la diversaj dietoj.
dietulo. Paciento, kiu sekvas dieton.