← Reen al F

PIV · 4337

★fast/i

fast/i (ntr)
Sin deteni de nutraĵo dum pli-malpli longa tempo pro religia aŭ dieta motivo: fastu por mi, ne manĝu k ne trinku dum tri tagoj, tage k nokte X; por kio do mi fastos? X.
Nevole resti nemanĝanta: mi ne volas forsendi ilin fastantaj N; ili fastis tri tagojn en la dezerto antaŭ ilia retroviĝo.
fasto
Religia aŭ dieta sindeteno de manĝado: la fasto de Ramadano, de Karesmo; ĉu tia estas fasto, kiu plaĉas al mi, kiam homo turmentas sian animon? X; tempo de la granda fasto Z. abstinenco.  ĉasteco, fastotago.
Nevola stato de nemanĝado aŭ de nesufiĉa manĝado: post la fasto venas festo Z; por riĉulo fasto – por malriĉulo festo Z; glutu la kuracilon en stato de fasto.
fasta. Rilata al fasto: fastaj ritoj, fasta tago; (f) fasta supo (tre maldensa, senvianda).
fastado. Daŭra aŭ ripeta fasto: preĝi en fastado, sakaĵo k cindro X; vi turmentas vian karnon per fastado Z.
fastigi. Devigi iun fasti: li estas tiel avara, ke li fastigas siajn ĉevalojn.