PIV · 2680
★ĉast/a
★ĉast/a
1 Detenanta sin kutime de neleĝaj aŭ nur plezurdonaj seksrilatoj: ĉasta edzino N.
2 Detenanta sin de ĉiaj seksrilatoj, evitanta aŭ nekonanta la voluptajn dezirojn: mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo N; estu ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo – vi ne evitos la kalumnion Z; knabino ĉasta, kiel la lumo de la ĉielo Z; (analoge) ne ofendu la ĉastajn orelojn de tiuj anserinoj; kiam l’ okulojn pezajn fermos la ĉastaj steloj de l’ etero K. ☞ deca, frida, virga, virta.
3 Konforma al plej severa moraleco; fremda je ĉia sekseco; ne ekscitanta voluptajn dezirojn: Dian’ postulas servon la plej ĉastan Z; la puran, ĉastan ĝojon de fratino ne nomu senprudenta volupteco! Z; ĉasta vivo, romano, fantazio.
ĉasti (ntr) Konduti ĉaste: morton indas, ne forgesu, kiu ĉastas hipokrite W.
ĉasto. Konduto ĉasta: mi […] min gardis de l’ bombasto, preskaŭ kiom de l’ ĉasto, pesto k Unesko! W.
ĉasteco. Eco de iu, io ĉasta:
1 mi volas tian edzon, kiu estus tiom plena de konfido al mi k tiel certa pri mia ĉasteco, ke […] Z
2 virgulina ĉasteco Z; konsilu la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, en ĉia ĉasteco N; la tri monaĥaj ĵurpromesoj pri obeado, malriĉeco k ĉasteco.
malĉasta
1 Foroferanta la moralan devon aŭ la bonan moron al la ĝuo de voluptaj plezuroj: virinon malĉastan aŭ senhonorigitan ili ne prenu X; malĉastaj Feniciaj dancistinoj B. ☞ malpura, peka.
2 Instiganta al volupto; celanta al seksaj ĝuoj: kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo! Z; tiuj faradis la plej malĉastajn gestojn Z; sep aliaj, kiujn li entiris en sian malĉastan vivon Z; malĉasta robo, filmo, revuo.
malĉasti, malĉastadi (ntr)
1 Fari malĉastajn agojn; sekse diboĉi: vi malĉastis kun ĉiu pasanto, fordonante vin al li X; kiel malĉastanta virino, kiu anstataŭ sia edzo akceptas fremdulojn X; via nudeco estas malkovrata en via malĉastado al viaj amistoj X; se filino de pastro senhonorigis sin per malĉastado, oni forbruligu ŝin X; malĉastadi do ne ĉesu ne nur korpe, sed spirite W.
malĉasto. Karakterizaĵo de tio, kio estas malĉasta: ŝiajn lipojn delikatajn fiaj vortoj de malĉasto kisas kun naiva ĉarm’ W.
malĉastaĵo
1 Malĉasta ago: pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon N.
2 Konkreta rezulto de tia ago: (la Egiptoj) verŝadis sur ŝin sian malĉastaĵon X.
malĉasteco. Malĉasta moro, konduto, vivo: kion la homoj povus pensi, se nia laborejo prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco! Z; oni raportas, ke estas ĉe vi malĉasteco, tia, ke iu havas la edzinon de sia patro N; la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, […] ebrieco N.
malĉastejo. Bordelo.
malĉastulo, malĉastulino. Tiu, kiu kutime malĉastas: kunulo de malĉastuloj X; kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino? Z; prenu al vi edzinon malĉastulinon k naskigu infanojn malĉastajn (neleĝajn) X.
malĉastisto, malĉastistino. Amorist(in)o: ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, k ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael X; al ĉiuj malĉastistinoj oni donas donacojn X.