← Reen al A

PIV 2020 · 141

★adult/i

adult/i (ntr)
ב Lezi la rajton de viro je posedo de virino, koitante a) (pp viro) kun la edzino de alia viro; b) (pp edzino) kun alia viro, ol sia edzo: se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto k la adultintino X; ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro N.
ב (f) Kulti alia(j)n dio(j)n, ol Javeo, konsiderata kiel la edzo de la Izraela popolo: ili adultis kun siaj idoloj X.
(en la burĝaj moralo k juro) Koiti kun alia partner(in)o, ol sia edz(in)o. kokri.
adulto, adultado. Ag(ad)o de iu, kiu adultas: Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto N; adultado tre disvastiĝis X.
adultigi. Fari, ke iu adultu: se mia koro forlogiĝis al virino, tiam mia edzino estu adultigata de aliulo! X.
adultulo. Iu kulpa je adulto: la okulo de adultulo atendas la krepuskon X; idoj de adultulo k malĉastulino! X.
sangadulto Z (ark.) Incesto.
viradulto Z (ark.) Vira samseksemo.