PIV · 11573
★paĝ/o
★paĝ/o
1 Ĉiu el la du flankoj de paperfolio, sur kiu oni skribas aŭ presas: tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn Z; sur la titola paĝo estas skribite […] Z; dekstra, maldekstra paĝo; bv. turni la paĝon!; transigi la paĝojn Z. ☞ folio, folianto.
2 Tio, kio estas skribita aŭ presita sur ĉiu flanko de paperfolio: relegu tiun paĝon.
3 (f) Parto de verko aŭ okazaĵaro: la plej belaj paĝoj de Heine; tiu kongreso enskribis tre gravan paĝon en la historion de nia afero Z.
paĝigi, enpaĝigi. Kunmeti la kompostaĵojn k formi el ili paĝon.