PIV · 4653
★foli/o
★foli/o
1 🍁 Plantorgano ĝenerale verda, plata k maldika, kiu kreskas sur tigo k ĝenerale servas por asimili la karbonan dioksidon (CO2) de aero aŭ akvo (☞ fotosintezo), necesan por la nutriĝo de la planto: tipa folio konsistas el limbo, petiolo, foliingo, stipuloj k ripoj; folioj estas tre divers-formaj k ‑konsistaj; rando de la limbo de folio integra, denta, loba, mane divida, plume divida; simpla folio (nedividiĝinta ĝis la petiolo); kunmeta folio (folio dividiĝinta ĝis la petiolo k konsistanta el folieroj); plume, mane kunmeta folio; pingl(oform)a folio (☞ pinglo 3); alternaj, kontraŭe duopaj, verticilaj folioj; ili sciiĝis, ke ili estas nudaj, k ili kunkudris foliojn de figarbo X; ĝi havis en sia buŝo deŝiritan folion de olivarbo X; iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo k iliaj folioj kiel kuracilo X; li tremas, kiel aŭtuna folio Z; pli k pli flavaj fariĝis la folioj de la arbaro Z; sur la kovrilo el la velkintaj folioj kuŝis la reĝino Z; ekpuŝo de vento turne levis la foliojn Z; (en skulpto) la mirindaj floroj k folioj de la kapitelo Z. ➞ foliangulo, foliaranĝ(iĝ)o, foliarbo, folihumo.
2 Maldika, plata ebena objekto: folio el metalo, el krucoplakita ligno; folioj da oro Z; stana folio (stanfolio); kaŭĉuko en folioj. ☞ lameno, plato, tavolo.
3 (speciale) folio el papero: ŝi transdonis al li la folion: tio estis lignogravuro Z; dika libro, kies folioj konsistis el griza papero Z; inter ĉiuj du folioj de la libro kuŝis velkintaj floroj Z; folio elŝirita el malnova libro Z; li tralegis ĝin folion post folio Z; turni la folion Z. ☞ paĝo.
4 = foliego: folio estas uzata en ambaŭ sencoj, por 2 paĝoj en libro k por papera tutaĵo enhavanta 16 paĝojn en 8° Z. ☞ folianto.
folii
1 (ntr) Eligi foliojn, pp vegetaĵoj.
2 (tr) Foliumi: prenas la Biblion k folias Z; (f) Florenco estas tuta lernolibro se oni nur volas folii en ĝi Z.
folia
1 Rilata al folio: folia konturo, malsano; folia risorto.
2 Folianta: anstataŭ 8 paĝoj foliaj […] Z.
foliado. Naskado de folioj: la tempo de la foliado.
foliaĵo. Folioj de legomoj ks, uzataj por la nutrado de brutoj aŭ en kuirarto: foliaĵo de celerio.
foliaro. La tuto de la folioj de planto: grandaj floroj kun fabele larĝa foliaro Z. ☞ frondo, laŭbo.
folieca 🍁 Havanta unu aŭ kelkajn el la ecoj de folio: folieca talo de likeno.
foliego. Papera peco, en formo de ortangulo, de dimensioj iom diversaj laŭ la fabrikantoj, kiun oni faldas du, kvar ktp fojojn, por ricevi la diversajn formatojn.
foliero 🍁 Ĉiu el la malgrandaj folioj, kiuj konsistigas kunmetan folion: trifoliera folio de trifolio.
folieto
1 Malgranda folio: folieto de floro Z; malgranda folieto deliberiĝis k falis sur la malsekan teron Z; li rulis folieton da papero Z.
2 Malgrandformata paperfolio: li dissendis sian folieton al multaj E-istoj Z. ☞ flugfolio, prospekto, slipo.
foliigi
1 🍴 Prepari paston, ĝin faldante multoble k denove ruletendante: foliigita pasto.
foliingo 🍁 Plata elkreskinta baza parto de petiolo, ĉirkaŭanta la tigon, k sur kiu sidas la petiolo. ☞ stipulo, tigeto.
foliumi (tr)
1 Transturni la paĝojn de libro por rapide trarigardi k dise tralegi ĝin.
2 💻 Rulumi (tekston sur komputila ekrano) en paŝoj kun la sama grando kiel la ekrano aŭ fenestro.
foliriĉa. Multfolia.
ekfolii (ntr) Kovriĝi per folioj, komenci folii.
interfolio. Folio, kiun oni intermetas inter ĉiuj du folioj de libro.
kromfolio
1 Folieto, kiun oni almetas al paĝo de manuskripto, de libro ks, por aldoni noton, rimarkon, citaĵon.
2 Suplementa folio, eventuale aldonita al la ordinara nombro de folioj de gazeto.
senfoliigi. Senigi je folioj: la vento senfoliigis la rozojn Z.
agitfolio. Folio kun teksto de politika propagando, disdonita ĉe striko, balotoj ks.
aluminifolio. Folio el aluminio.
aprobfolio 📖 Provfolio, kiun la presisto kontrolis k kiun la ĉefo aprobis per parafo. ☞ imprimaturo.
falfolia 🍁 Havanta defalemajn foliojn, kiuj ĝenerale vintre defalas (vivantajn malpli ol unu jaron). Sin. decidua.
figfolio ☆ Figuro de figa folio, uzata por kaŝi la seksorganojn ĉe statuo aŭ ĉe pentraĵo.
florfolio. Iu ajn folio de floro, sendepende de ĝia formo, ekz. sepaloj, stamenoj.
flugfolio. Unufolia aŭ malmultfolia presaĵo, ne broŝurita, ordinare uzata por propagando aŭ reklamo.
fruktofolio = karpelo.
gvidfolio. Unu- aŭ plur-paĝa presaĵo, ordinare sur bela papero k kun kolorbildoj, priskribanta la vidindaĵojn de urbo, regiono ks k disdonata de la turismaj oficejoj.
ĝermfolio 🍁 Kotiledono.
kalikfolio 🍁 Sepalo.
korolfolio 🍁 Petalo.
laŭrfolio, laŭrofolio 🍴 Folio de laŭro, uzata kiel spico.
lignofolio Ⓣ Lignolameno.
linifolio. Per paralelaj linioj provizita folio, uzata por gvidi la skribanton, kiu metas ĝin sub la skribota folio.
milfolio 🍁
1 (ss) Milfolia akileo.
2 (vs) Milfolio 1 k la parencaj sp-oj kun plume dividaj folioj.
modelfolio. Folio el silka papero, kiu estas detranĉita laŭ industria modelo, k kiun la nemetiaj kudristinoj uzas, por tajli la ŝtofon de robo, jupo ktp. ☞ ŝablono.
orfolio. Folio el batita oro.
palmfolio Vd palmo.
stanfolio. Folio el stano.
tefoliino Ⓚ ⚗ Teofilino.
★trifolio 🍁 G. (Trifolium el fabacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun trifolieraj, stipulohavaj folioj k kun plejofte kape aŭ spike ariĝintaj, ruĝaj, blankaj aŭ flavaj floroj, havantaj kuniĝsepalan kalikon, kiu sekiĝinte enfermas malgrandan guŝon; ĉ. 240 sp-oj el la mezvarmaj k subtropikaj regionoj, pluraj vaste kultivataj por furaĝo.
trifolio, kvarfolio, kvin… ⛨ Fantazia folio el tri, kvar, kvin… folieroj, kunigitaj en unu centro.
vinberfolio Vd vino.