PIV 2020 · 4698
format¹o
format1o
1 📖 Dimensioj (alto k larĝo) de libro aŭ paperfolio: libro en plej granda formato Z; formato A2, A4.
2 📖 Divido de foliego laŭ la nombro de faldoj: duonfolia, kvaronfolia, okonfolia, deksesonfolia formato (kies tipa paperfoliego estas faldita en du, kvar, ok aŭ dek ses foliojn k konsistigas resp. 4, 8, 16 aŭ 32 paĝojn).
3 (evi) = tekstaranĝo.
4 (evi) = datenaranĝo.
libroformato. Karakterizo de libro laŭ la formato 2 de ties foliegoj. ☞ folianto, kvarto, oktavo, sedeco. ➞ areo.
formati (evi) = prepari 5.