← Reen al F

PIV · 4699

formi/o

formi/o 🍁 G. (Phormium el agavacoj) de plurjaraj herboj, el kies karneca rizomo kreskas staraj aŭ oblikvaj, glavoformaj folioj k ĝis 5 m alta pedunklo, portanta larĝan paniklon el flavaj aŭ ruĝaĉaj floroj polenataj de birdoj; Novzelanda g. de nur du sp-oj, P. tenax, kies foliaj fibroj estas utiligataj por fari ŝnurojn k korbojn, k P. cookianum.