PIV 2026 · Artikolo 1236
asfodelo
asfodelo
1 BOTA plurjara herbo el Eŭropo, Afriko kaj Azio (precipe mediteranea), kun floroj blankaj aŭ hele ruĝetaj en grapolo aŭ paniklo; ĝiaj folioj estas longformaj aŭ tubformaj aŭ havas triangulan sekcon; kelkaj estas orname kultivataj. genro Asphodelus
2 MITO senmorta floro en la antikva greka Elizeo.
asfodelaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas asfodelo. membro de la familio Asphodelaceae (asfodelacoj)