PIV · 1237
asidu/a
asidu/a. Regule vizitanta la lokon de sia ofico, tasko, devoligoj ks: li estas asidua al la lernejo, al la kontoro, al la Diservoj; li ricevis la diplomon, pli pro sia asidueco, ol pro sia inteligenteco.
malasidua. Ne regule venanta plenumi sian taskon, devon ks: malasidua tajpistino; malasidueco ĉe la fabriko; malasiduismo estas formo de sabotado. ☞ akurata, diligenta.