← Reen al A

PIV · 1238

★asign/i

asign/i (tr)
Disponigi (rimedojn) por aparta celo: la registaro asignis milionojn al la batalo kontraŭ tuberkulozo; asigni al iu salajron Z, renton; la tuta sumo de la vendado estas asignita al la reeldono; 💻 asigni memoron por datenoj; 💻 malasigni memoron. atribui, ĝiri.
Oficiale alvoki antaŭ tribunalon: asigni debitoron; la asignito ne aperis antaŭ la kortumo.
asigno. Dokumento, per kiu oni asignas ion aŭ iun. mandato.
asignisto. Jura oficisto, kiu transdonas la formulon de asigno al la asignito. ekzekuciisto.
bankasigno Skriba komisio k rajtigo al banko pagi, por la konto de la komisiinto, al la montrita persono la difinitan sumon skribitan en la dokumento.