PIV · 1365
atribu¹i
atribu1i (tr)
1 Doni (ion) laŭrajte aŭ laŭmerite: atribui al iu la unuan premion; atribui privilegiojn; atribui domon kiel parton de heredaĵo; (f) atribui valoron al variablo. ☞ aljuĝi, asigni.
2 Opinii, ke aĵo, ago aŭ eco apartenas al iu aŭ io: verko atribuita al Homero; oni atribuas al Kolumbo la malkovron de Ameriko; li ne havas ĉiujn meritojn, kiujn oni al li atribuas; atribui signifon al vorto Z; atribui grandan efikon al medikamento; specialan gravecon li atribuis al la historio pri la mielkukoj Z.
3 Rigardi, opinii ion kaŭzita de iu aŭ io: atribui al iu la malsukceson de la afero; oni devas atribui tiun venkon al la hazardo; atribui ies morton al akcidento; tiu ĉarma paleco, kiun la virinoj ordinare atribuas al malfeliĉa amo Z. ☞ imputi.
atribuo, atribuado
1 Ago de iu, kiu atribuas.
2 Λ Dirmaniero, per kiu oni rilatigas predikativon ne al subjekto, sed al la objekto de verbo kiel ekz. «kredi», «elekti», «nomi» ktp: «nomu min frato» estas tipo de atribuado.