← Reen al I

PIV 2020 · 6475

imput/i

imput/i Z (tr)
Atribui sumon al iu konto: imputi ŝuldon de societo sur la disponeblaj profitoj; tiu elspezo devas esti imputita sur la pasintjara bilanco. alkalkuli.
Atribui ion al la dividoparto de iu: imputi meblojn, pentraĵon, domon en la heredan parton de iu. asigni, destini, aljuĝi.
Atribui al iu la prirespondecon de io: imputi al iu krimon, malsukceson, heroaĵon, verkon; imputi la akcidenton al la mallerteco de la kondukisto. kulpigi.