PIV 2020 · 6476
imun⁴a
imun4a
1 ⚥ ⚕ (pp organismo) Denaske aŭ (jen spontane, jen estige) akirinte rezistecon kontraŭ aparta mikrobo, veneno aŭ tokso: imuna kontraŭ HIV; (f) ankaŭ hungaroj ne estas imunaj de tiu eraro K.
3 Ⓣ Ŝirmita kontraŭ ia difekto, danĝero ks pro sia konsisto, materialo, konstruiĝo aŭ antaŭpretigo: ligno imuna kontraŭ la fajro; akvimuna, brulimuna, eskalimuna, likimuna, pluvimuna, rustimuna, ŝtelimuna.
imuna sistemo ❤ Tuto de la imunaj ĉeloj, histoj, organoj de organismo por sin defendi kontraŭ fremdaj substancoj aŭ vivuloj. ☞ antikorpo, imunoglobulino.
imuneco. Stato de imuna organismo.
2 ⚖ Stato de imuna persono: levi la imunecon de parlamentano.
3 Ⓣ Eco de io imuna.
imunigo ⚕ Ago donanta imunecon jen per vakcinado, jen per injekto de specifa sero.
imuniĝi. Iĝi imuna.
imuniĝo ⚕ Natura estiĝo de rezista stato, post trafiĝo de iu malsano.
imunologio ⚥ ⚕ Scienco pri la imuneco de ĉeloj k vivuloj kontraŭ fremdaj molekuloj aŭ ĉeloj.
hiperimuna ⚕ (pp organismo) Havanta en la sero tre grandan, patologian kvanton de specifaj antikorpoj.
hiperimuneco. Stato de iu hiperimuna.
hiperimunigi. Fari iun hiperimuna: hiperimunigo de besto por produktado de terapia serumo.
hiperimuniĝi. Iĝi hiperimuna.