PIV 2026 · Artikolo 19713
mitridatizi
mitridatizi tr imunigi pacienton kontraŭ iu veneno per englutigado de pli kaj pli grandaj dozoj de ĝi (laŭ metodo siatempe uzata de la reĝo Mitridato la 6-a de Ponto 2): mitridatizita kontraŭ vipurmordoj ➞ venenimuna.