← Reen al R

PIV · 13440

rezist⁴i

rezist4i (al aŭ tr)
Kontraŭstari al; sukcese rifuzi cedi al: la Izraelidoj ne povos rezisti antaŭ siaj malamikoj X; ĝia plej bona militistaro ne havos forton, por rezisti; (f) rezisti al tento, al la laciĝo; rezistu la diablon k li forkuros de vi N.
Ne cedi al iu forto (tiro, premo, flekso ks) aŭ al iu kurento: malvarma fero rezistas al martelado; tiu kombinaĵo rezistas al la rusto, al frosto.
(pp ĉelo aŭ vivulo) Kontraŭstari al ago de parazito, tokso, antibiotiko ktp.
rezisto
Ago rezisti: la rezisto de la sieĝata urbo ne longe daŭris; superi la reziston de la aero; la rezisto de la fluidoj varias laŭ ilia specifa denso; rezisto de specio al poluado.
(pp la rezisto de la materialoj) Karakteriza konstanto de iu substanco aŭ korpo, esprimanta la kontraŭstarpovon rilate al premo, tiro, flekso, tordo ktp.  rezistoprovo.
(pp elektro) = rezistivo.
rezista. Tia, ke ĝi rezistas: rezista volo, manovro; fari rezistajn rimarkojn Z; individuo rezista al viruso de gripo. imuna.
rezistado Σ Ĉiaj agoj, per kiuj nesubmetiĝantaj civitanoj kontraŭstaras al fremda armeo, kiu okupas ilian landon: pasiva rezistado (rifuzo obei); sabota, bojkota, armita rezistado.  gerilo, makiso, partizano.
rezistanco
(pp kontinua kurento) Fizika grando, egala al la kvociento de konstanta potencialdiferenco aplikita ĉe la ekstremaĵoj de konduktilo per la kurentintenso de kurento, kiu tie produktiĝas, se la konduktilo ne enhavas elektromovan forton; simb.: R. omo.
(pp sinusa alternkurento) Fizika grando, egala al la kvociento de la komponanto de la tensio, samfaza kun la kurento, per la kurentintenso; simb.: R: radiada, specifa, terkonekta rezistanco, izolrezistanco. impedanco.
rezistanto. Homo, kiu rezistas; (ss) ano de rezistada movado.
rezistilo Organo aŭ aparato en cirkvito, destinita enkonduki rezistancon en cirkviton: ŝovorezistilo, turnrezistilo. reostato.
paralela rezistilo. Rezistilo, konektita paralele al mezurinstrumento aŭ iu alia aparato (por malpliigi la kurentintenson en la ĉefa cirkvito). Sin. ŝunto.
variigebla rezistilo = reostato.
rezistivo. Fizika grando, egala al la rezistanco de drato el iu materialo, multiplikita per la kversekca areo de la drato k dividita per ĝia longo; simb.: ρ (ro). konduktivo.
nerezistebla. Tia, ke oni ne povas rezisti al ĝi: li parolis kun nerezistebla aŭtoritato; nerezistebla ĉarmo; nerezistebla fluo.
senrezista. Faranta nenian reziston: senrezista kapitulaco.
akvorezista. Kapabla rezisti al la penetrado de akvo.
fajrorezista. Kapabla rezisti al la ago de fajro.
fleksorezisto Rezisto kontraŭ fleksado, grava eco por materialprovado.
infektorezista. Kapabla rezisti al infekto de difinita malsano: ĉiuj specioj estas trafeblaj de diversaj malsanoj, sed infektorezistaj al iuj el ili.
lumrezista. Kapabla rezisti al la ago de lumo, i.a. ne sen- aŭ mis-kolorigebla per ĝi.
medikamentrezista (pp mikrobo) rezista al la antimikroba ago de medikamento: antibiotikrezista, penicilinrezista, sulfamidrezista.