← Reen al I

PIV · 6445

impedanc/o

impedanc/o Fizika grando, egala al kvociento de la interklema tensio en cirkvito per la kurentintenso trafluanta ĝin; ŝajna rezistanco; simb.: Z. Z = R + jX. omo, admitanco.
karakteriza impedanco La impedanco, mezurita je la elira punkto de homogena lineo aŭ de kvarpolusa ĉenreto, kiujn oni povas supozi senfine longaj.