PIV 2026 · Artikolo 6444
impatiento
impatiento BOTA planto, unu- aŭ plur-jara herbo, aŭ arbusteto, kun spronohavaj floroj kaj kun fruktoj (kapsuloj), kies valvoj subite envolviĝas je ektuŝo; el la tropika zono kaj la mezvarmaj regionoj de la norda hemisfero, precipe Hindujo; pluraj specioj estas orname kultivataj. genro Impatiens ➞ balzaminaco, balzamino.