← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15231

ŝunt/o

ŝunt/o Rezistilo, kuniganta du punktojn de cirkvito k formanta paralelan branĉon, laŭ kiu parto de la kurento povas flui: ŝunto estas uzata en ampermetro, por pligrandigi ties mezuramplekson.
ŝunti (tr) Konekti paralele.
ŝuntado. Paralela konektado.
izoŝunto. Ŝunto, kies rezistanco estas egala al tiu de alia ŝunto, lokita serie kun ĝi.