← Reen al R

PIV · 13439

★rezin/o

rezin/o
🍁 Solida aŭ duonlikva, amorfa organika substanco, solvebla en etero aŭ alkoholo, sed ne en akvo, sekreciata de iuj plantoj: rezino de koniferoj; fosilia rezino. kopalo, sukceno.  keno.
Makromolekula substanco aŭ miksaĵo, natura aŭ arta, uzata en la fabrikado de plastoj, farboj ktp.
rezinaĵo Kolofono.
epoksirezino (kn) Rezino, konsistanta el homo- aŭ hetero-polimero de epoksihava(j) molekulo(j), industrie uzata por gluoj, en elektroniko k en elektrotekniko.
esencrezino 🍁 Natura aŭ artefarita miksaĵo de esenco k rezino, ekz. terebintino.
gumrezino. Rezino, enhavanta gumon.
oleorezino (evi) = esencrezino.