← Reen al J

PIV · 6835

jalap/o

jalap/o
🍁 (ss) Sp. de ipomeo (Ipomoea purga), plurjara, volviĝanta herbo kun integraj, korformaj folioj, kun grandaj purpuraj floroj k kun tubera rizomo (jalaptubero) preskaŭ globforma, rezinohava, uzata medicine kiel drastaĵo; hejma en Meksiko.
Rezino ekstraktata el la rizomo de jalapo 1. Sin. jalaprezino.
🍁 (vs) Jalapo 1 k same uzataj sp-oj el la g-oj ipomeo k parencaj, precipe
Brazila jalapo (Merremia tuberosa), el tropika Ameriko, k
Hindia jalapo (I. turpethum), el tropika Azio.
vera jalapo. Jalapo 1.
jalaprezino. Jalapo 2.
ŝajnjalapo. Sp. de mirabilo (Mirabilis jalapa), kun vomiga k laksiga tubera radiko; pororname kultivata kiel unujara. Sin. mirfloro.