PIV 2026 · Artikolo 6710

ipomeo

Litero I

ipomeo BOTA arbusteto aŭ plurjara herbo, volviĝanta, rampa aŭ stara; el la varmaj regionoj, pluraj kultivataj por ornamo, kiel legomo (➞ batato) aŭ por medicino (➞ jalapo). genro Ipomoea ➞ konvolvulaco.
blanka ipomeo noktflora ipomeo, plurjara, herbeca liano, kun folioj integraj aŭ tri-lobaj; kun floroj mezgrandaj, bonodoraj, blankaj aŭ rozkoloraj; apartenanta al tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Nord- kaj Sud-Ameriko, de Argentino al norda Meksiko, Florido kaj Porto-Riko. specio Ipomoea alba