PIV · 14969
★sukcen/o
★sukcen/o. Malmola flava diafana fosilia rezino, el kiu oni faras diversajn objektojn, precipe buŝaĵojn de pipoj: kiel peco da sukceno altiras peceton da papero Z.
sukcena
1 Farita el sukceno: ŝi havis sur si sukcenajn perlojn Z.
2 Havanta la koloron de sukceno.
sukcenato. Salo de sukcenata acido, COOH(CH2)2COOH, etandikarbonata acido, troviĝanta en sukceno.