← Reen al R

PIV · 13438

rezignaci³o

rezignaci3o. Stato de iu, kiu akceptas sen protesto tion, kio ne povas esti ŝanĝita, k kiu submetas sin sen plua plendo al la neeviteblaĵo: en lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo estas akceptata kun plena kontenteco aŭ rezignacio Z; lia rezignacio antaŭ la ruiniĝo k la mizero estis admirinda. fatalismo.
rezignacie. Kun rezignacio: suferi rezignacie maljustan kondamnon; atendi rezignacie la morton Z.
rezignacii (ntr) Toleri, ne provante ŝanĝi la aferojn: ha, mi nun rezignacias, ĉar mi vidas plu nenian rimedon Z.