PIV · 4341
fatal¹o
fatal1o. Antaŭfiksita, neevitebla superega leĝo de la okazontaĵoj: super ni regas neŝanĝebla fatalo Z; mi kontraŭstaras al la tirano fatalo Z; tiel ordonis la fatalo; persekutita de la fatalo. Rim. Oni uzas la vorton fatalo prefere pri malbona ŝanco. ☞ destino, fato, fortuno, providenco, sorto.
Fatalo ☉ Plejsupera povo, ĉion antaŭdestininta de eterne.
fatala
1 Neevitebla, nepre okazonta: la fatalaj dekretoj de l’ sorto.
2 Tre malfeliĉiga, malbonŝanciga, kaŭzanta pereon, ruiniĝon: fatala pasio; en tiu fatala nokto Z; tiu ĉi «kio», kiu premas la kapojn kvazaŭ fatala malbeno Z; vidi la fatalan preparadon k la ekzekutajn ceremoniojn Z; gento fatale estingita Z.
fatalismo Φ Doktrino, laŭ kiu ĉio estas neeviteble antaŭfiksita malgraŭ ĉia ajn kontraŭstaro de la homa volo: la fatalismo de la Helenoj; (f) kiamaniere vi venkis tiun fatalismon, kiu premegas la kapojn de malriĉaj virinoj? Z; fatalisme rezignacii. ☞ determinismo, antaŭdestinismo.
fatalisto. Tiu, kiu kredas je la fatalismo.