PIV · 7595
katastrof¹o
katastrof1o
1 Subita, tre malfeliĉiga okazaĵo, kiu kaŭzas al personoj aŭ objektoj damaĝon nelimigitan: fervoja katastrofo; la tertremo estis terura katastrofo. ☞ diluvo, kataklismo.
katastrofa. Prezentanta katastrofon: katastrofaj pluvegoj; katastrofa damaĝo; (f) tio povas katastrofe efiki al la vivnivelo de la laboristoj.
katastrofismo ⊕ Teorio, laŭ kiu en la pasinteco okazis gravegaj eventoj, interrompantaj la kontinuajn fenomenojn de la terhistorio. ☞ aktualismo.