PIV 2026 · Artikolo 3161

diluvo

Litero D

diluvo
1 BIBL la legenda inundego, kiun la bibliaj kompilistoj interpretis kiel intervenon de la dia justeco por pereigi la tutan pekan homaron kaj savi la diotiman Noa kaj lian familion: estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero MTli en sia granda boneco ŝatus dronigi ilin ĉiujn per nova diluvo SJo Sin. superakvego. ➞ arkeo 1.
2 (figurasence) tre granda inundo aŭ pluvego: la lavanga diluvo, kiu ilin ĉirkaŭis CPi
antaŭdiluva
1 ekzistinta antaŭ la diluvo biblia.
2 treege antikva: antaŭdiluvaj bestoj